Jesuo de Nazaret

Tiu ĉi artikolo temas pri la historia persono Jesuo de Nazaret. Pri la kristana kredo pri li vidu ĉe: Jesuo Kristo.
Jesuo de Nazaret
Jesuo kiel Bona Paŝtisto, frukristana pentraĵo en Romo, ĉirkaŭ 250
Jesuo kiel Bona Paŝtisto, frukristana pentraĵo en Romo, ĉirkaŭ 250
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 7 / 4 a.Kr.
en Nazareto
Morto ĉ. 30 / 31 p.Kr.
en Jerusalemo
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Krucumado Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj juda palestina aramea lingvo • Biblia Hebreakojnea greka vd
Ŝtataneco sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Jozefo de Nazareto
Patrino Maria, patrino de Jesuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jakobo la Justulo, Jozefo, Judaso, frato de Jesuo kaj Simono, frato de Jesuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo predikisto
socia aktivisto
folklora kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en GalileoJudeo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jesuo, ankaŭ nomata Jesuo de Nazaret (aramee ישוע ܝܫܘܥ, Jēŝūʿ, grekigite Ἰησοῦς ὁ Ναζωραῖος; naskiĝis inter la jaroj 7 kaj 4 a.Kr. probable en Nazaret, mortis ĉirkaŭ la jaroj 3031 en Jerusalemo) estis juda migranta predikanto. Ekde ĉirkaŭ la jaro 28 li ekaperis publike en Galileo kaj Judeo. Du aŭ tri jarojn poste li estis krucumita en Jerusalemo de romiaj soldatoj laŭ ordono de la romia prefekto Poncio Pilato.

La Nova Testamento (NT) estas la plej grava fonto pri Jesuo, kaj por religio kaj por esploro pri la historieco de Jesuo. Laŭ la NT, Jesuo alvokis sekvantojn, proklamis al la tiutempaj judoj la baldaŭ venontan regnon de Dio kaj tial alvokis sian popolon al pento. Post lia morto liaj sekvantoj proklamis lin kiel Jesuo Kristo, la Savanto, la Mesio kaj filo de Dio, resurektinta de morto. El tio estiĝis nova mondreligio, la kristanismo. Ankaŭ ekster kristanismo li fariĝis signifa.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search